Downloadable HTML fileFabeloj de Andersen by Hans Christian Andersen. Page: 2

<< previousnext >>

as unu spescenton (0,10 Sm)=25 centimoj, 20 pfenigoj, 2-1/2 pencoj, 5 cendoj, 24 heleroj, 10 kopekoj, 10 oeroj.


ESPERANTA BIBLIOTEKO INTERNACIA

Tradukis F. Skeel-Giörling.

No. 2. Prezo 0,10 Sm.


Fabeloj de Andersen

I.

BERLIN.

Esperanto Verlag Möller & Borel

kaj korespondantoj en Paris, London, New-York, Kjöbenhavn, Warszawa, Barcelona, Budapest, Livorno, Bucuresti.


Al siaj du amataj Filetoj

Preben Skeel-Giörling

kaj

Erik Skeel-Giörling

sincere dedicxas cxi-tiun tradukajxon

La Verkinto.


Hans Christian Andersen.

Nia dana verkisto, el kies mondkonataj fabeloj ni havas la plezuron prezenti kelke da elektitaj tradukajxoj en Esperanto, naskigxis en la jaro 1805 en Odense (Danlando) kiel filo de malricxa sxuisto. Liaj infanaj kaj junulaj jaroj ne estis felicxaj; la grandaj suferadoj kaj seniluziigxoj, kiujn li travivis dum cxi-tiu tempo, profunde impresis al lia kortusxante pia, sentema animo kaj poste stampis lian tutan produktadon. Dank' al la kunhelpo de kelkaj eminentaj viroj li povis fari klasikajn studojn en Kopenhago, kaj ankaux entrepreni longajn vojagxojn en la eksterlandon, precipe Italujon.

El la plumo de H. C. Andersen trovigxas multe da belaj lirikaj poemoj kaj diversaj romanoj, sed plej alte lia talento kaj fantazio atingis en la "Fabeloj", kiuj estas tradukitaj en preskaux cxiuj naciaj lingvoj. Pri la origino de l' fabeloj -- jen seriozaj, jen satiraj kaj gajaj -- li mem diras: "Mi kaptas ian ideon, kiu povas interesi la plenkreskulojn, kaj mi rakontas gxin por la infanoj, tamen memorante cxiam, ke la gepatroj ofte auxskultas mian rakontadon, kaj al ili mi ja devas doni ion por pripensado."

H. C. Andersen mortis en Kopenhago en 1875, amata de sia samtempanaro kaj honorata de siaj admirantoj el la tuta mondo. Sian auxtobiografion li lasis en la romano "Fabelo de mia vivo" (1855). Je la 70a datreveno de lia naskigxo estas eldon

next >>